|
English Dansk Esperanto Espaņol
Kial Plantojn ?
CXe Plantoj por Estonteco ni provas eksponi vivmanieron kiu harmonias kun la
medio. Ni provas labori kun la naturo - ne kontraux gxin - celante reciprokajn
gajnojn. Plejeble ni ekspluatas nek animalojn [homajn kaj nehomajn] nek Patrinon
Teron. Ni celas dauxrigeblan vivmanieron kiu bazas cxefe sur plurjaraj rikoltoj:
tia necesigas la minimumon da perturbadon al la grundo kaj tial la minimumon
efikon al la medio. La kultivado de arboj kaj arbedoj kreas rezulton, kiu estas
pli proksimuma al 'Natura Kulmina Vegetajxaro'.
Kial Ni Ne Uzas Animalojn?
Ene de nia socio, homoj uzas bestojn cxefe por havi mangxajxon, tamen oni
uzas ilin kaj iliajn flankproduktojn ankaux
- kiel tolon [ekz. lano]
- kaj kiel fortajn akvimunajn materialojn, [ekz. ledo]
- kiel sterkojn [ekz. bestofeko]
- por provi/ testi drogojn kaj venenecon ktp.
La Plantaj Alternativoj
Lano kaj aliaj toloj
Estas multaj plantaj fibroj el kiuj oni povas fari varmigajn vestajxojn aux
kovrajxojn. Ili povus anstatauxigi lanon, do ni ne bezonus sxafojn! [Legu nian
folion Fibre Plants [Fibroplantoj]]. Multaj el
tiuj plantfibroj estas fortegaj kaj per la aldono de akvoforpelemaj gumoj kaj
rezinoj [ankaux el plantoj] oni povas fari akvimunajn materialojn.
Sterkoj
Vera plantbazita agrikulturo estas urgxe bezonata - la uzado de kemiaj
sterkoj, pesticidoj kaj trudherbicidoj estas grava minaco al cxiuj. Tagoposttage
niaj riveroj malplipurigxas dum la tero steriligxas kaj pli dependas de
pligrandigxantaj kvantoj da kemiajxoj por same produkti, kaj dume la pestoj pli
imunigxas al cxiame plidiversigxantaj venenoj. Dum kreskas la uzado de kemioj,
ankaux kreskas la minaco al nia sano pro la restajxoj en nia mangxajxo [kaj
aero, akvo ...].
Multaj nekemiuzantaj kreskigistoj opinias ke oni bezonas bestfarmadon por
konservi la fekundon de la tereno. Tamen tio ne veras. Por havi nutrajxon por la
grundo oni simple devas meti la vegetajn restajxojn en la komposxtujo aux/kaj
kreskigi 'verdajn sterkplantojn', simfiton kaj urtikon. Tamen ecx sub nekemiaj
kondicxoj la kreskigado de unujaraj rikoltoj rezultatigas neton perdon de la
supra grundo cxiujare. Do, por vere dauxre kreskigi, pripensu cxefe arbojn,
arbedojn kaj plurjarajn plantojn, kiuj establigxinte necesas malmulton da laboro
aux nutrado. [Por plian informon legu Vegan-Organics -
The Basic Principles [Vegana Nekemiajxuzanta Kreskado] and
Why Perennials [Kial Plurjarajn Plantojn?].
Drogoprovado
Provado per la uzado de aliaj animaloj neniam povas vere montri la efikojn,
kiuj okazos al homoj, kaj plie, cxu ni vere bezonas multegajn pliajn drogojn,
endomajn kemiojn kaj mangxajxoaldonajxojn? Herbaj medikamentoj jam havas
jarcentojn da provado; ja estas multegaj naturaj sapoj kaj purigajxoj; kaj
sintezitaj mangxajxaldonajxoj ofte malsanigas nin. Do nia vivo estus pli bona
sen ili !!
Mangxajxo
Nia informfolio Plants for Health [Plantoj por
Saneco] klarigas kial dieto bazita sur plantoj estas multe pli saniga ol
viandobazita dieto. CXi tie ni klarigos aliajn avantagxojn. Bestfarmado nuntempa
malsanigas la bestojn. Tiuj malfelicxaj bestoj suferas multajn malsanojn [kiel
salmonelio, listerio, BSE] kiuj ofte pasas al homoj.
Ekologie, plantagrikultursistemo pli sanus laux la planedo. Farmbovinoj
eligas vastajn kvantojn de metano, kiu kontribuas al la tutmonda plivarmigxo.
[Metano enkaptas hejton dudek- aux tridek-oble ol CO2]. Metano ankaux helpas
detrui ozonon en la supra atmosfero.
Ankaux la elfluajxo de kvantegoj da farmbestoj, kaj la lavakvoj de
melkekipoj kaj bucxejoj malpurigas riverojn kaj marojn.
CXi tie en Britio la plejparton de la tereno uzas oni por pasxtado aux la
kreskigado de mangxajxo por mangxbestoj. Kaj plie, grandegajn kvantojn da greno
ni acxetas de aliaj landoj - ofte landoj kie la homaro malsategas. Ekzemple,
Britio dauxre importis grenon de Etiopio dum la 1984 malsatego.
Per plantbazita dieto [utilante arborikoltojn kiel fruktojn kaj nuksojn],
Britio povus facile mem subtenas pri mangxajxoj lasante teron por arbokreskigado
por brulajxo, konstruado, agrablumado kaj la sovagxvivantaro. Tia vivo ankaux
liberigus terenon en aliaj landoj sur kiu la logxantoj povus kreskigi
mangxrikoltojn por nutri ilin mem, ne por eksporti. [Tio ankaux malpligrandigus
ilian fremdhelpbezonon].
Uzi bestojn por mangxajxo estas malsxparego. Laux Gandhi, "Estas
suficxo por cxies bezonoj, tamen ne por cxies avaroj". Kiam oni nutras
bestojn per greno, la bestoj uzas la plejparton por siaj vivobezonoj, kaj nur
malgranda parto igxas viando. Ekzemple, kutime 10 tunoj da greno donantaj al
bovinoj produktas nur 1 tunon da viando. Kun la nuntempa nombro da homoj ni
simple ne povas toleri tian malsxparon. Uzante nur plantmangxajxojn ni sxparus
la rimedojn de la Tero kaj permesus pliajn homojn vivi, krom ke ni plisanigxus
kaj bojkotus la sensencan kruelecon de mangxbestbredado.
Bestpasxtado kaj malarbarigado kauxzis multon da erozio kaj media detruado.
Ekzemple, en la Mediteraneo, la iamaj belaj arbaraj montetoj nun estas
duon-nudaj, eroziaj, ravinetaj inklinoj pro malarbarigado kaj bredado de kaproj,
kiuj malebligis la arbojn rekreski. La Sahara dum longe havas nature sekan
klimaton, tamen la dezerto plilargxigxis kaj invadas la najbarajn savanojn kaj
arbarojn pro malarbarigado kaj troa pasxtado. Multo de Etiopio iam estis
verdega, densa, arbarega [kelkaj tiaj eroj restas] tamen nuntempe gxi estas nuda
kaj erozia - tial la malsategoj. Afriko nord de la Sahara iam estis la
'grenkorbo' de la Roma Imperio [antaux 2000 jaroj], tamen nun gxi estas tro seka
por ec ekpripensi grenkreskigadon.
Malbonaj farmometodoj - cxu uzante bestojn aux ne - ruinigos la teron.
Ekzemple rigardu la 'Pulvobovlojn' de Nord Ameriko. Ecx nun, pro cxiu busxelo da
greno produktata en la Usona Mez-Okcidento, busxelon kaj duonon da supra grundo
perdas oni. Tiajn problemojn povus solvi la kreskigado de arboj.
Plantodieto estas multe pli dauxrigebla. Ni povus nutri pliajn homojn.
Nuntempe konkuras por la teraj rimedoj du popoleksplodoj - de homoj kaj de
mangxbestoj. Fabrika farmado ne estas la solvo; gxi donas pliajn problemojn - la
forjxetado de elfluajxoj, la malsanoj kaj la krueleco. Kial ne konsideri
plantodieton kiel la solvon ? CXefe kutimoj malpermesas sxangxojn, tamen sxangxi
oni devas se ni volos travivi.
Plantodieto estas multe pli kompata. Multaj nuntempaj homoj ne mangxus
viandon se ili devus mem cxasi kaj mortigi la bestojn. La terurajxo de la
bucxadejo estas nevidata, do ankaux nepripensata. Tamen vere cxasi estas pli
kompata ol mangxi fabrikfarmitan kokinon aux trancxon de intensive bredita porko
aux bovino. La intensiva bredado de bestoj, kiujn oni tenas en malgrandegaj
kagxoj kaj plenigas per kreskigokemiajxoj ktp., estas sendube kruela. Tamen ecx
'libervagintaj' nekemiajxaj bestoj suferas strecxon kaj doloron bucxote. Iliaj
vagoj estas limigataj kaj ili ne logxas laux naturaj sociaj grupoj.
Konkludo
Do plantoj povas plenumi niajn korpajn bezonojn kaj ni gajnas multe per la
uzado de tiuj. Kaj, krom se ni pretas malgrandigi la popolon kaj reveni al
cxas-kolektanta vivmaniero kiel tiu iama de la Nord-Amerikaj pralogxantoj, la
uzado de bestoj kiel mangxajxo simple detruas la medion kaj nian sanon. La solvo
estas en plantuzado.
|