|
English Dansk Espaņol Esperanto Francais Italiano Nederlands
Plantoj por Estontecoj
Ni vivas en mondo, kiu havas cxiam pligrandigxantan amason da
problemoj mediaj : malpurigado, la perdo de niaj arboregoj, la
konsterne rapida malaperado de specioj, la 'vitrodoma efiko' kaj
homologxantaro, kiu cxiam pli premadas rimedojn reduktigxantajn.
Klarigxas, ke nia planedo igxos cxiam malpli vivtenkapabla, krom
se ni traktos gxin pli bone.
Ni kredas, ke plantoj povas plenumi plimulton de la bezonoj de
homoj plibonigxante la sanon de la planedo. Kreskigante plej
diversajn utilajn plantojn, cxu cxe farmbieno cxu en gxardeno,
oni povas produkti la plejparton de nia mangxajxo kaj aliajn
varojn. Krome, tiu kreskigmaniero estas tre vidalloga kaj donas
diversajn logxejojn por niaj indigxenaj flauxro kaj fauxno.
Perdo de Diverseco
Nia plej evidenta uzo de plantoj estas kiel mangxajxo. Estas pli
ol dudek mil konataj specioj de mangxeblaj plantoj en la mondo.
Tamen, dum la pasintaj jarcentoj, oni igxis dependaj de cxiam
malpli da specioj por nia mangxajxo. Ja nun malpli ol dudek
specioj provizas proksimume 90% de niaj plantmangxajxoj.
Pro cxi tiu malricxigxeco, nun oni vidas grandegajn teroregionojn
dedicxitajn al sola specio kaj pligrandigxantan
dependecon de kemiaj sterkoj, insekticidoj, fungicidoj kaj
herbicidoj por kultivi cxi tiujn rikoltojn. Estas konstanta
minaco de novaj malsanoj aux de la evoluado de kemirezistaj
insektoj.Tiuj povus kauzi detruegon en tiaj grandaj teroregionoj
de sola specio. Se oni konsideras la malsategon irlandan en la
pasinta jarcento, kies kauxzo estis terpomopesto, oni komprenas
la katastrofon eblan, kiun atendas la moderaj kaj tropikaj
regionoj de la mondo. Nur imagu la rezulton, se niaj
tritikrikoltoj simile ruinigxus.
Mondoklimato sxangxigxanta povus kauxzi ankaux gravajn
disrompajxojn por agrikulturo. Multe da regionoj
mangxajxokultivantaj gravaj, kiel la Nordamerika grenregiono,
igxus nekapablaj kultivi siajn rikoltojn tradiciajn.
Evidente oni bezonas pli da diversigo, urgxe. Nur komparu
grandegan tritikokampon kun natura arbaro. CXi tiu arbaro ne
ricevas kemiajn sterkojn aux sxprucojn, tamen jaron post jaro gxi
produktas abundan kreskajxon. GXi vivtenas grandan diversecon de
plantoj kaj bestoj, diference de la tritikokampo, kiu povas
vivteni tre malmulte. La kvalito kaj profundo de la grundo en
arbaro konservigxas aux plibonigxas cxiujare, sed la kultivado
de tritikokampo malfaciligxas pro erozio kaj perdo de
grundostrukturo.
Anstatauxaj Mangxajxoj
CXe Plantoj por Estonteco ni jam kreskigas centojn da diversaj
specioj de mangxeblaj plantoj el moderaj kaj sub-tropikaj zonoj
cxirkaux la mondo. Diference de plimultaj da niaj kultivitaj
mangxajxoplantoj, plimultaj de tiuj specioj neniam estas breditaj
selekte, por plibonigi grandecon kaj kvantojn, redukti amarecon,
pliigi dolcxecon ktp. Tamen, multaj el tiuj estas bongustegaj
[komparu la guston de sovagxa frago kun kultivita frago] kaj
multaj aliaj havas latentajn eblojn.
Nur malmulte de tiuj anstatauxaj mangajxoj estas:- Fortika ignamo
Dioscerea batatas el CXinujo, kiu, bakita, estas
bongustega. Oxalis tuberosa estas Sudamerika
tubero, kiu jxus rikoltite havas acidcitronan guston, sed tio
igxas dolcxa kaj oni povas mangxi gxin kiel frukton, se la tubero
kusxis en sunbrilo dum kelkaj semajnoj. Crataegus
arnoldiana estas Nordamerika kratago, kiu havas frukton
bongustegan. Chenopodium quinoa estas planto
Sudamerika, kies semo estas mangxebla. Tiu semo enhavas proteinon
kompletan, do gxi estas ideala parto de dieto vegxetara aux
vegana, kaj oni povas uzi gxin kiel rizon. Plue gxi ankaux
produktas sian propran birdomalinklinigilon! Reichardia
picroides estas planto Mediteranea, kiu tra la tuta jaro
havas foliojn, kiuj havas guston mildan kaj estas ideala
salatingredienco.
Kuracplantoj
En moderaj klimatoj kreskas centoj da specioj kuracaj, kaj
versxajne estas pluaj, kies trajtojn oni ankoraux ne trovis.
Ekzemple, ekzamenu kelkajn ordinarajn herbojn: timiano
'Thymus' specioj povas malrapidigi la maljunigxan
procezon, per konservi la fortikecon de niaj korpocxeloj; salvio
'Salvia' specioj estas bonega antisepsajxo por
kuraci busxulcerojn aux gorgxojn dolorajn; kamomilo
'Chamaemelum' specioj estas sendangxera kuracilo
por stomakdoloroj de infanoj; ajlo Allium sativum
entenas fungicidojn kaj oni uzas gxin por kuraci fungomalsanojn;
nun oni ekzamenas diversajn plantojn, kiuj eble estos kuraciloj
por malsanoj kiel kancero kaj aidoso. Multan plian sciencan
esploradon devas fari oni, por trovi malplidangxerajn pli
tutismajn anstatauxantojn por la drogoj, kiujn oni uzas nuntempe.
Aliaj Uzoj de Plantoj
Plantoj provizas por ni ankaux fibrojn, per kiuj oni povas fari
tolon, sxnuron, paperon ktp. Oni povas havigi el plantoj multajn
tinkturojn, kiuj povas kolorigi niajn tolojn. Multaj plantoj
havas oleajn semojn. Oni povas ekstrakti la oleojn, kiuj havas
diversajn uzojn. Multaj el ili estas mangxeblaj kaj tiuj ankaux
povas esti uzataj kiel lubrikajxoj, brulajxoj, lampoleoj,
lignokonserviloj, akvimunigiloj kaj en farboj kaj vernisoj ktp.
La uzoj de plantoj suficxus por plenigi libron, ne nur cxi tiun
brosxuron, do, ni finu la liston per nur malmulte da ekzemploj
interesaj. Ekzemple: bulbo, kiu, kiam oni gxin sekigis kaj
raspis, povas anstatauxi sapflokojn; leontodo, kiu donos tre
bonan kauxcxukon; arbo, kies suko estas bonega verniso; arbeto,
kies fruktoj havas dikan vaksan eksterajxon, el kiu oni povas
fari kandelojn aromajn; planto, kies trunketoj estas bonega
potfrotiloj; kaj bulbo, kies suko estas forta papergluo.
Dauxrakulturo
Ni rekomendas ne nur diversecon de mangxajxoplantoj sed ankaux
diversan sistemon por kultivi tiujn plantojn. Ne plu kampegojn
kun unu sola rikoltajxo, sed anstatauxe grandan elekton de
plantspecioj, kiuj kreskas kune. Ni emfazas plurjarajn speciojn,
cxefe arbojn kaj arboretojn. Ekzemple, oni penas imiti arbaron,
kreskigante frukt- kaj nuks- arbojn kaj oni subplantas arbedojn,
volvoplantojn kaj herbecajn arbaroplantojn. Se oni elektus zorge
speciojn, oni povus dum la plejparto de la jaro rikolti multajn
mangxeblajn fruktojn, semojn, foliojn kaj radikojn. Estas multaj
aliaj eblecoj, ecx en malgranda gxardeno, se oni uzas
mangxajxoplantojn en hegxoj, en akvo- kaj marcxajxo-gxardenoj,
en florbedoj, kaj ecx en gazono.
La Mireco de Arboj
Senmetafore, arboj estas la pulmoj de la planedo. Ili helpas
purigi la aeron kaj en ilia ligno estas sxlosita grandega kvanto
da karbono, tiel ili malgrandigas "la vitrodoman efikon", kion
kauxzas atmosfera karbona dioksido. Arboj ankaux protektas la
grundon kontraux erozio, ili kuragxigas pluvon, malebligas
inundadon kaj reguligas la fluon de grundakvo dum la tuta jaro.
Multaj arboj produktas mangxajxojn, medikamentojn, fibrojn,
tinkturojn kaj oleojn, kaj ili provizas ankaux valoran
konstruadan varon - ilian lignon. La lignoj de diversaj specioj
havas malsamajn kvalitojn de forteco, elasteco, dauxreco ktp.,
tial ili tauxgas por diversaj uzoj. La lignon uzas oni ankaux
kiel brulajxo [prefere en efika fermita forno]. La sxelo povas
igxi efika trudherbsubpremanta grundkovrilo, kaj la mortaj folioj
povas igxi bonega grundplibonigilo. Arboj estas ankaux la fonto
de pecxo kaj rezinoj, kiuj havas multajn aplikojn, kiel
akvimunigadon kaj konservadon de ligno.
Niaj Agadoj
Ni efektivigas konsiderindan esploradon pri la uzoj de plantoj,
kiuj kreskas en mezaj klimatoj. GXis nun, nia informaro enhavas
informon pri pli ol 6 500 uzeblaj specioj. Ni havas 40 hektaran
provado- kaj montrado- terenon, kie ni esploras la plantojn. Ek
de 1989 ni priplantis pli ol 1 500 diversajn speciojn de uzeblaj
plantoj, inkluzive arbaron, kiu enhavas pli ol 10 000 arboj kaj
arbedoj, kaj pli ol 2 km da hegxoj. Tiun montradejon, kvankam
ankoraux nematura, povas viziti la publiko. Ni havas malgrandan
komercon, por vendi selekton el la plantoj al homoj, kiuj logxas
en Euxropo, kaj ni ankaux provizas kelkajn speciojn senpage al
iu ajn, kiu volas esplori plantuzojn. [Ni petas, ke ni ricevu la
esploradoresultojn].
|
|