|
English Dansk Esperanto (ISO-3) Español
Kial Plantojn ?
Ĉe Plantoj por Estonteco ni provas eksponi vivmanieron kiu harmonias kun la
medio. Ni provas labori kun la naturo - ne kontraŭ ĝin - celante reciprokajn
gajnojn. Plejeble ni ekspluatas nek animalojn [homajn kaj nehomajn] nek Patrinon
Teron. Ni celas daŭrigeblan vivmanieron kiu bazas ĉefe sur plurjaraj rikoltoj:
tia necesigas la minimumon da perturbadon al la grundo kaj tial la minimumon
efikon al la medio. La kultivado de arboj kaj arbedoj kreas rezulton, kiu estas
pli proksimuma al 'Natura Kulmina Vegetaĵaro'.
Kial Ni Ne Uzas Animalojn?
Ene de nia socio, homoj uzas bestojn ĉefe por havi manĝaĵon, tamen oni
uzas ilin kaj iliajn flankproduktojn ankaŭ
- kiel tolon [ekz. lano]
- kaj kiel fortajn akvimunajn materialojn, [ekz. ledo]
- kiel sterkojn [ekz. bestofeko]
- por provi/ testi drogojn kaj venenecon ktp.
La Plantaj Alternativoj
Lano kaj aliaj toloj
Estas multaj plantaj fibroj el kiuj oni povas fari varmigajn vestaĵojn aŭ
kovraĵojn. Ili povus anstataŭigi lanon, do ni ne bezonus ŝafojn! [Legu nian
folion Fibre Plants [Fibroplantoj]]. Multaj el
tiuj plantfibroj estas fortegaj kaj per la aldono de akvoforpelemaj gumoj kaj
rezinoj [ankaŭ el plantoj] oni povas fari akvimunajn materialojn.
Sterkoj
Vera plantbazita agrikulturo estas urĝe bezonata - la uzado de kemiaj
sterkoj, pesticidoj kaj trudherbicidoj estas grava minaco al ĉiuj. Tagoposttage
niaj riveroj malplipuriĝas dum la tero steriliĝas kaj pli dependas de
pligrandiĝantaj kvantoj da kemiaĵoj por same produkti, kaj dume la pestoj pli
imuniĝas al ĉiame plidiversiĝantaj venenoj. Dum kreskas la uzado de kemioj,
ankaŭ kreskas la minaco al nia sano pro la restaĵoj en nia manĝaĵo [kaj
aero, akvo ...].
Multaj nekemiuzantaj kreskigistoj opinias ke oni bezonas bestfarmadon por
konservi la fekundon de la tereno. Tamen tio ne veras. Por havi nutraĵon por la
grundo oni simple devas meti la vegetajn restaĵojn en la kompoŝtujo aŭ/kaj
kreskigi 'verdajn sterkplantojn', simfiton kaj urtikon. Tamen eĉ sub nekemiaj
kondiĉoj la kreskigado de unujaraj rikoltoj rezultatigas neton perdon de la
supra grundo ĉiujare. Do, por vere daŭre kreskigi, pripensu ĉefe arbojn,
arbedojn kaj plurjarajn plantojn, kiuj establiĝinte necesas malmulton da laboro
aŭ nutrado. [Por plian informon legu Vegan-Organics -
The Basic Principles [Vegana Nekemiaĵuzanta Kreskado] and
Why Perennials [Kial Plurjarajn Plantojn?].
Drogoprovado
Provado per la uzado de aliaj animaloj neniam povas vere montri la efikojn,
kiuj okazos al homoj, kaj plie, ĉu ni vere bezonas multegajn pliajn drogojn,
endomajn kemiojn kaj manĝaĵoaldonaĵojn? Herbaj medikamentoj jam havas
jarcentojn da provado; ja estas multegaj naturaj sapoj kaj purigaĵoj; kaj
sintezitaj manĝaĵaldonaĵoj ofte malsanigas nin. Do nia vivo estus pli bona
sen ili !!
Manĝaĵo
Nia informfolio Plants for Health [Plantoj por
Saneco] klarigas kial dieto bazita sur plantoj estas multe pli saniga ol
viandobazita dieto. Ĉi tie ni klarigos aliajn avantaĝojn. Bestfarmado nuntempa
malsanigas la bestojn. Tiuj malfeliĉaj bestoj suferas multajn malsanojn [kiel
salmonelio, listerio, BSE] kiuj ofte pasas al homoj.
Ekologie, plantagrikultursistemo pli sanus laŭ la planedo. Farmbovinoj
eligas vastajn kvantojn de metano, kiu kontribuas al la tutmonda plivarmiĝo.
[Metano enkaptas hejton dudek- aŭ tridek-oble ol CO2]. Metano ankaŭ helpas
detrui ozonon en la supra atmosfero.
Ankaŭ la elfluaĵo de kvantegoj da farmbestoj, kaj la lavakvoj de
melkekipoj kaj buĉejoj malpurigas riverojn kaj marojn.
Ĉi tie en Britio la plejparton de la tereno uzas oni por paŝtado aŭ la
kreskigado de manĝaĵo por manĝbestoj. Kaj plie, grandegajn kvantojn da greno
ni aĉetas de aliaj landoj - ofte landoj kie la homaro malsategas. Ekzemple,
Britio daŭre importis grenon de Etiopio dum la 1984 malsatego.
Per plantbazita dieto [utilante arborikoltojn kiel fruktojn kaj nuksojn],
Britio povus facile mem subtenas pri manĝaĵoj lasante teron por arbokreskigado
por brulaĵo, konstruado, agrablumado kaj la sovaĝvivantaro. Tia vivo ankaŭ
liberigus terenon en aliaj landoj sur kiu la loĝantoj povus kreskigi
manĝrikoltojn por nutri ilin mem, ne por eksporti. [Tio ankaŭ malpligrandigus
ilian fremdhelpbezonon].
Uzi bestojn por manĝaĵo estas malŝparego. Laŭ Gandhi, "Estas
sufiĉo por ĉies bezonoj, tamen ne por ĉies avaroj". Kiam oni nutras
bestojn per greno, la bestoj uzas la plejparton por siaj vivobezonoj, kaj nur
malgranda parto iĝas viando. Ekzemple, kutime 10 tunoj da greno donantaj al
bovinoj produktas nur 1 tunon da viando. Kun la nuntempa nombro da homoj ni
simple ne povas toleri tian malŝparon. Uzante nur plantmanĝaĵojn ni ŝparus
la rimedojn de la Tero kaj permesus pliajn homojn vivi, krom ke ni plisaniĝus
kaj bojkotus la sensencan kruelecon de manĝbestbredado.
Bestpaŝtado kaj malarbarigado kaŭzis multon da erozio kaj media detruado.
Ekzemple, en la Mediteraneo, la iamaj belaj arbaraj montetoj nun estas
duon-nudaj, eroziaj, ravinetaj inklinoj pro malarbarigado kaj bredado de kaproj,
kiuj malebligis la arbojn rekreski. La Sahara dum longe havas nature sekan
klimaton, tamen la dezerto plilarĝiĝis kaj invadas la najbarajn savanojn kaj
arbarojn pro malarbarigado kaj troa paŝtado. Multo de Etiopio iam estis
verdega, densa, arbarega [kelkaj tiaj eroj restas] tamen nuntempe ĝi estas nuda
kaj erozia - tial la malsategoj. Afriko nord de la Sahara iam estis la
'grenkorbo' de la Roma Imperio [antaŭ 2000 jaroj], tamen nun ĝi estas tro seka
por ec ekpripensi grenkreskigadon.
Malbonaj farmometodoj - ĉu uzante bestojn aŭ ne - ruinigos la teron.
Ekzemple rigardu la 'Pulvobovlojn' de Nord Ameriko. Eĉ nun, pro ĉiu buŝelo da
greno produktata en la Usona Mez-Okcidento, buŝelon kaj duonon da supra grundo
perdas oni. Tiajn problemojn povus solvi la kreskigado de arboj.
Plantodieto estas multe pli daŭrigebla. Ni povus nutri pliajn homojn.
Nuntempe konkuras por la teraj rimedoj du popoleksplodoj - de homoj kaj de
manĝbestoj. Fabrika farmado ne estas la solvo; ĝi donas pliajn problemojn - la
forĵetado de elfluaĵoj, la malsanoj kaj la krueleco. Kial ne konsideri
plantodieton kiel la solvon ? Ĉefe kutimoj malpermesas ŝanĝojn, tamen ŝanĝi
oni devas se ni volos travivi.
Plantodieto estas multe pli kompata. Multaj nuntempaj homoj ne manĝus
viandon se ili devus mem ĉasi kaj mortigi la bestojn. La teruraĵo de la
buĉadejo estas nevidata, do ankaŭ nepripensata. Tamen vere ĉasi estas pli
kompata ol manĝi fabrikfarmitan kokinon aŭ tranĉon de intensive bredita porko
aŭ bovino. La intensiva bredado de bestoj, kiujn oni tenas en malgrandegaj
kaĝoj kaj plenigas per kreskigokemiaĵoj ktp., estas sendube kruela. Tamen eĉ
'libervagintaj' nekemiaĵaj bestoj suferas streĉon kaj doloron buĉote. Iliaj
vagoj estas limigataj kaj ili ne loĝas laŭ naturaj sociaj grupoj.
Konkludo
Do plantoj povas plenumi niajn korpajn bezonojn kaj ni gajnas multe per la
uzado de tiuj. Kaj, krom se ni pretas malgrandigi la popolon kaj reveni al
ĉas-kolektanta vivmaniero kiel tiu iama de la Nord-Amerikaj praloĝantoj, la
uzado de bestoj kiel manĝaĵo simple detruas la medion kaj nian sanon. La solvo
estas en plantuzado.
|