|
English Dansk Español Esperanto (ISO-3) Francais Italiano Nederlands
Plantoj por Estontecoj
Ni vivas en mondo, kiu havas ĉiam pligrandiĝantan amason da
problemoj mediaj : malpurigado, la perdo de niaj arboregoj, la
konsterne rapida malaperado de specioj, la 'vitrodoma efiko' kaj
homoloĝantaro, kiu ĉiam pli premadas rimedojn reduktiĝantajn.
Klariĝas, ke nia planedo iĝos ĉiam malpli vivtenkapabla, krom
se ni traktos ĝin pli bone.
Ni kredas, ke plantoj povas plenumi plimulton de la bezonoj de
homoj pliboniĝante la sanon de la planedo. Kreskigante plej
diversajn utilajn plantojn, ĉu ĉe farmbieno ĉu en ĝardeno,
oni povas produkti la plejparton de nia manĝaĵo kaj aliajn
varojn. Krome, tiu kreskigmaniero estas tre vidalloga kaj donas
diversajn loĝejojn por niaj indiĝenaj flaŭro kaj faŭno.
Perdo de Diverseco
Nia plej evidenta uzo de plantoj estas kiel manĝaĵo. Estas pli
ol dudek mil konataj specioj de manĝeblaj plantoj en la mondo.
Tamen, dum la pasintaj jarcentoj, oni iĝis dependaj de ĉiam
malpli da specioj por nia manĝaĵo. Ja nun malpli ol dudek
specioj provizas proksimume 90% de niaj plantmanĝaĵoj.
Pro ĉi tiu malriĉiĝeco, nun oni vidas grandegajn teroregionojn
dediĉitajn al sola specio kaj pligrandiĝantan
dependecon de kemiaj sterkoj, insekticidoj, fungicidoj kaj
herbicidoj por kultivi ĉi tiujn rikoltojn. Estas konstanta
minaco de novaj malsanoj aŭ de la evoluado de kemirezistaj
insektoj.Tiuj povus kauzi detruegon en tiaj grandaj teroregionoj
de sola specio. Se oni konsideras la malsategon irlandan en la
pasinta jarcento, kies kaŭzo estis terpomopesto, oni komprenas
la katastrofon eblan, kiun atendas la moderaj kaj tropikaj
regionoj de la mondo. Nur imagu la rezulton, se niaj
tritikrikoltoj simile ruiniĝus.
Mondoklimato ŝanĝiĝanta povus kaŭzi ankaŭ gravajn
disrompaĵojn por agrikulturo. Multe da regionoj
manĝaĵokultivantaj gravaj, kiel la Nordamerika grenregiono,
iĝus nekapablaj kultivi siajn rikoltojn tradiciajn.
Evidente oni bezonas pli da diversigo, urĝe. Nur komparu
grandegan tritikokampon kun natura arbaro. Ĉi tiu arbaro ne
ricevas kemiajn sterkojn aŭ ŝprucojn, tamen jaron post jaro ĝi
produktas abundan kreskaĵon. Ĝi vivtenas grandan diversecon de
plantoj kaj bestoj, diference de la tritikokampo, kiu povas
vivteni tre malmulte. La kvalito kaj profundo de la grundo en
arbaro konserviĝas aŭ pliboniĝas ĉiujare, sed la kultivado
de tritikokampo malfaciliĝas pro erozio kaj perdo de
grundostrukturo.
Anstataŭaj Manĝaĵoj
Ĉe Plantoj por Estonteco ni jam kreskigas centojn da diversaj
specioj de manĝeblaj plantoj el moderaj kaj sub-tropikaj zonoj
ĉirkaŭ la mondo. Diference de plimultaj da niaj kultivitaj
manĝaĵoplantoj, plimultaj de tiuj specioj neniam estas breditaj
selekte, por plibonigi grandecon kaj kvantojn, redukti amarecon,
pliigi dolĉecon ktp. Tamen, multaj el tiuj estas bongustegaj
[komparu la guston de sovaĝa frago kun kultivita frago] kaj
multaj aliaj havas latentajn eblojn.
Nur malmulte de tiuj anstataŭaj mangaĵoj estas:- Fortika ignamo
Dioscerea batatas el Ĉinujo, kiu, bakita, estas bongustega.
Oxalis tuberosa estas Sudamerika tubero, kiu ĵus rikoltite havas
acidcitronan guston, sed tio iĝas dolĉa kaj oni povas manĝi
ĝin kiel frukton, se la tubero kuŝis en sunbrilo dum kelkaj
semajnoj. Crataegus arnoldiana estas Nordamerika kratago, kiu
havas frukton bongustegan. Chenopodium quinoa estas planto
Sudamerika, kies semo estas manĝebla. Tiu semo enhavas proteinon
kompletan, do ĝi estas ideala parto de dieto veĝetara aŭ
vegana, kaj oni povas uzi ĝin kiel rizon. Plue ĝi ankaŭ
produktas sian propran birdomalinklinigilon! Reichardia picroides
estas planto Mediteranea, kiu tra la tuta jaro havas foliojn,
kiuj havas guston mildan kaj estas ideala salatingredienco.
Kuracplantoj
En moderaj klimatoj kreskas centoj da specioj kuracaj, kaj
verŝajne estas pluaj, kies trajtojn oni ankoraŭ ne trovis.
Ekzemple, ekzamenu kelkajn ordinarajn herbojn: timiano 'Thymus'
specioj povas malrapidigi la maljuniĝan procezon, per konservi
la fortikecon de niaj korpoĉeloj; salvio 'Salvia' specioj estas
bonega antisepsaĵo por kuraci buŝulcerojn aŭ gorĝojn
dolorajn; kamomilo 'Chamaemelum' specioj estas sendanĝera
kuracilo por stomakdoloroj de infanoj; ajlo Allium sativum
entenas fungicidojn kaj oni uzas ĝin por kuraci fungomalsanojn;
nun oni ekzamenas diversajn plantojn, kiuj eble estos kuraciloj
por malsanoj kiel kancero kaj aidoso. Multan plian sciencan
esploradon devas fari oni, por trovi malplidanĝerajn pli
tutismajn anstataŭantojn por la drogoj, kiujn oni uzas nuntempe.
Aliaj Uzoj de Plantoj
Plantoj provizas por ni ankaŭ fibrojn, per kiuj oni povas fari
tolon, ŝnuron, paperon ktp. Oni povas havigi el plantoj multajn
tinkturojn, kiuj povas kolorigi niajn tolojn. Multaj plantoj
havas oleajn semojn. Oni povas ekstrakti la oleojn, kiuj havas
diversajn uzojn. Multaj el ili estas manĝeblaj kaj tiuj ankaŭ
povas esti uzataj kiel lubrikaĵoj, brulaĵoj, lampoleoj,
lignokonserviloj, akvimunigiloj kaj en farboj kaj vernisoj ktp.
La uzoj de plantoj sufiĉus por plenigi libron, ne nur ĉi tiun
broŝuron, do, ni finu la liston per nur malmulte da ekzemploj
interesaj. Ekzemple: bulbo, kiu, kiam oni ĝin sekigis kaj
raspis, povas anstataŭi sapflokojn; leontodo, kiu donos tre
bonan kaŭĉukon; arbo, kies suko estas bonega verniso; arbeto,
kies fruktoj havas dikan vaksan eksteraĵon, el kiu oni povas
fari kandelojn aromajn; planto, kies trunketoj estas bonega
potfrotiloj; kaj bulbo, kies suko estas forta papergluo.
Daŭrakulturo
Ni rekomendas ne nur diversecon de manĝaĵoplantoj sed ankaŭ
diversan sistemon por kultivi tiujn plantojn. Ne plu kampegojn
kun unu sola rikoltaĵo, sed anstataŭe grandan elekton de
plantspecioj, kiuj kreskas kune. Ni emfazas plurjarajn speciojn,
ĉefe arbojn kaj arboretojn. Ekzemple, oni penas imiti arbaron,
kreskigante frukt- kaj nuks- arbojn kaj oni subplantas arbedojn,
volvoplantojn kaj herbecajn arbaroplantojn. Se oni elektus zorge
speciojn, oni povus dum la plejparto de la jaro rikolti multajn
manĝeblajn fruktojn, semojn, foliojn kaj radikojn. Estas multaj
aliaj eblecoj, eĉ en malgranda ĝardeno, se oni uzas
manĝaĵoplantojn en heĝoj, en akvo- kaj marĉaĵo-ĝardenoj,
en florbedoj, kaj eĉ en gazono.
La Mireco de Arboj
Senmetafore, arboj estas la pulmoj de la planedo. Ili helpas
purigi la aeron kaj en ilia ligno estas ŝlosita grandega kvanto
da karbono, tiel ili malgrandigas "la vitrodoman efikon", kion
kaŭzas atmosfera karbona dioksido. Arboj ankaŭ protektas la
grundon kontraŭ erozio, ili kuraĝigas pluvon, malebligas
inundadon kaj reguligas la fluon de grundakvo dum la tuta jaro.
Multaj arboj produktas manĝaĵojn, medikamentojn, fibrojn,
tinkturojn kaj oleojn, kaj ili provizas ankaŭ valoran
konstruadan varon - ilian lignon. La lignoj de diversaj specioj
havas malsamajn kvalitojn de forteco, elasteco, daŭreco ktp.,
tial ili taŭgas por diversaj uzoj. La lignon uzas oni ankaŭ
kiel brulaĵo [prefere en efika fermita forno]. La ŝelo povas
iĝi efika trudherbsubpremanta grundkovrilo, kaj la mortaj folioj
povas iĝi bonega grundplibonigilo. Arboj estas ankaŭ la fonto
de peĉo kaj rezinoj, kiuj havas multajn aplikojn, kiel
akvimunigadon kaj konservadon de ligno.
Niaj Agadoj
Ni efektivigas konsiderindan esploradon pri la uzoj de plantoj,
kiuj kreskas en mezaj klimatoj. Ĝis nun, nia informaro enhavas
informon pri pli ol 6 500 uzeblaj specioj. Ni havas 40 hektaran
provado- kaj montrado- terenon, kie ni esploras la plantojn. Ek
de 1989 ni priplantis pli ol 1 500 diversajn speciojn de uzeblaj
plantoj, inkluzive arbaron, kiu enhavas pli ol 10 000 arboj kaj
arbedoj, kaj pli ol 2 km da heĝoj. Tiun montradejon, kvankam
ankoraŭ nematura, povas viziti la publiko. Ni havas malgrandan
komercon, por vendi selekton el la plantoj al homoj, kiuj loĝas
en Eŭropo, kaj ni ankaŭ provizas kelkajn speciojn senpage al
iu ajn, kiu volas esplori plantuzojn. [Ni petas, ke ni ricevu la
esploradoresultojn].
|
|